La hejma retpaĝo

Saluton!

📅 :: 72 vortoj :: etikedoj: saluton

Saluton, amikoj! Mi decidis denove verki blogon. La dato de la unua afiŝo estu la sama kiel mia evakuo al libero.

En ĉi tiu blogo mi skribos nur en la mirinda lingvo Esperanto. Ĉi tie estos publikigataj diversaj pensoj, notoj kaj aliaj aferoj.

La temoj de la publikigaĵoj estos: teknikaj notoj, lerniloj (por ke mi mem ne forgesu), Guix System, notoj el la persona vivo kaj aliaj aferoj.